El la poemkolekto "25"
Oĉjo Ĉajka (tiam Oĉjo Dadaev)
* * *
La viv' galopas plu laŭ taga stri',
Kaj la rajdantoj estas ĉiuj ni.
Kaj nur de ni dependas - ĉu ni falos
Aŭ plu ĉevalos...
* * *
Oblongaj fingroj de la stratoj karesas urbon.
Fleksiĝas, palpas domojn kaj palacojn.
Pasie plektas sin en iun kurbon
ĉe la manplatoj de malplenaj placoj.
* * *
Sur tablo staras mi. Mi estas lampo.
Mi elegantas sur la longa gambo.
Mi super libroj klinas min scieme.
Per saĝo lumas mia kap' ekstreme.
Sed restas sola misfortuno,
Ke mi ĝis nun ne iĝis suno.
* * *
Mi skulptis vin el vortoj - ventemas vortoj.
Konturis per la rimoj - mensogas rimoj.
En la linioj teni vin ne estas fortoj
Kaj la esprimoj.
Kaj mi denove vin apudas.
ĉar vortoj krudas.
* * *
Kio do la murd':
Zumo de la burd'.
Eksplodo de dolor'.
Kaj haltanta kor'.
Amu min, murdist'!
Amu kun pasi'.
Vanas la ekzist',
Se ne amas vi.
Kaj de mia am'
Estu ben' al vi...
Nu, mortigu jam,
Estas preta mi.
Lernu kune! >
Literatura paĝo >
Versoj >
El la poemkolekto "25"