| 28-10-06 |
| Estraro de ULEJ elkore gratulas Oleg kaj Rina Pokotilo okaze de ilia geedziĝo! |
 |
pli da novaĵoj |
|
 |
| 22-10-06 |
| Aperis nova numero de "Kontakto"! La ĉefa temo de la kvara numero de "Kontakto" estas Egalaj Rajtoj kaj Feminismo,
kaj antaŭ ol vi ricevos vian paperan ekzempleron, vi jam nun povas legi la retan (plenkoloran) version de "Kontakto"
en la Reta Jarlibro de UEA. |
 |
pli da novaĝoj |
|
|
 |
|
|
Urbo Simferopolo
Rakontas Pavel Moĵajev
Geografia situo
Simferopolo situas en anta?montaro de Krimeo, ĉe la rivero Salgiro. Proksimuma alteco super la marnivelo - ĉ. 350 metrojn.
Historio
Kiel oficiala dato de urbo-fondiĝo estas konsiderata la jaro 1784, tamen la homoj loĝis ĉi tie delongege. La plej fama loĝ-loko ĉi tie estas la t.n. Skita Napolo - la ĉefurbo de skita ŝtato, konstruita proksimume en 3a jarcento a.K. kaj detruita fare de gotoj en proks. 3a jarcento p.K.
Dum frua mezepoko iu granda loĝloko ĉi tie ne ekzistis. Poste ĉi tie situis malgranda urbeto-fortikaĵ;o Kermenĉik kaj negranda urbo Aksmeĝit, kiu dum la periodo de Krimea ĥanejo estis sidejo de kalga - la dua homo en la ŝtato post la ĥano. En tiu tempo estis konstruitaj la urbo-kvartaloj, kiuj nun estas nomataj "La malnova urbo".
Post kiam Kriemo eniris la Rusian Imperion (fine de la 18a jarcento) oni decidis fondi ĉi tie la ĉefurbon de la Ta?rida gubernio. La konstruado komenciĝis en 1784 sub gvido de princo Potjomkin. La novkonstruita urbo ricevis la nomon Simferopolo (de greka - urbo de utilo, urbo-kolektanto). Ekde tiu tempo Simferopolo senĉese estis la administra centro de Krimeo.
Dum la Interna Milito (1918-1921) en Simferopolo situis kelkaj sovetiaj kaj blankulaj registaretoj, kiuj rapide ŝanĝadis unu la alian; post fino de la milito la urbo fariĝis ĉefurbo de la Krimea A?tonoma Soveta Respubliko. En 1941-1944 Simferpolo travivis la faŝistan okupadon kaj deportadon de la krime-tatara popolo fare de la Sovetia registaro. En 1945 la Krimea A?tonoma Respubliko estis abolita kaj la urbo fariĝis centro de Krimea provinco. En 1954 okazis transdono de Krimeo disde la Rusio al Ukrainio (tiam - ene de la sama ŝtato USSR). En 1991 okazis restarigo de Krimea A?tonomio. En 1990-aj jaroj okazis amasa remigrado de deportitaj krime-tataroj.
Nun Simferopolo estas ĉefurbo de Krimea A?tonoma Respubliko, administra parto de sendependa Ukrainio.
Loĝantaro
Nun en Simferpolo loĝas proksimume 365 mil homoj. Nacie plej multas rusoj, ilin sekvas krime-tataroj, ukrainoj, judoj, bulgaroj; estas iom da poloj, germanoj kaj multe da diversaj aliaj (malgrand-kvantaj) naciaj komunumoj. La plej ofte uzata lingvo estas la rusa. Lastatempe okazas plifortiĝo de la pozicioj de la krime-tatara lingvo kaj apenaŭrimarkebla pligraviĝo de la ukraina lingvo.
Klimato
La klimato estas duonseka, duonkontinenta, relative varma kun milda vintro. La averaĝa aertemperaturo en januaro estas -0,5 ?C, en julio - +21,2 ?C. La averaĝa kvanto de akvometeoj - 509 mm. La averaĝa kvanto de sunhoroj jare - 2469.
Ekonomio
Simferopolo estas grava industria centro. La plej ĉefaj branĉoj estas maŝin-konstruado, nutra kaj malpeza industrioj. Entute en la urbo troviĝas ĉ. 70 grandaj entreprenoj.
Transporte Simferpolo estas la plej grava urbo de Krimeo (ofte nomata "Pordo de Krimeo"). En la urbo estas fervoja stacidomo, kelkaj busstacioj, kelkajn kilometrojn for de la urbo situas la flughaveno. Simferopolo estas ligita al Jalto per la plej longa en la mondo montara trolebusa linio (96 km).
Kulturo
Simferpolo estas grava kultura kaj eduka centro. En la urbo funkcias kelkaj muzeoj (regionstuda, etnografia, arta); kelkaj teatroj: Rusa akademia dramteatro, Ukraina teatro de dramo kaj muzika komedio, Krime-tatara akademia muzik-drama teatro, pupteratro; ekzistas cirko, filharmonio. Multas la turismaj kaj ekskursaj entreprenoj.
En la urbo estas multe da diversaj altlernejoj. La plej gravaj: Ta?rida Nacia Universitato "Vernadskij", Krimea ŝtata Medicina Universitato "Georgijevskij", Krimea Akademio de Natur-garda kaj Ripoz-loka Konstruado, Agrikultura Universitato, Industri-pedagogia universitato.
Vidindaĵoj
Diference de multaj aliaj urboj de Krimeo, Simferopolo ne riĉas je vidindaĵ;oj. En la urbo multas monumentoj, estas 1 granda parko kaj bela botanika ĝardeno. Kiel arkitekturan vidindaĵ;on oni povas mencii malgrandan palacon de princo Voroncov kaj ankaŭla plej malnovan konserviĝintan konstruaĵ;on de la urbo - moskeon Kebir-ĝami (de la jaro 1508). La ĉefa arĥeologia monumento de la urbo - la ruinoj de Skita Napolo - nuntempe estas tute ne prizorgata.
Ekskursoj > Urboj de Ukrainio > Simferopolo
|
|
|
|