| 28-10-06 |
| Estraro de ULEJ elkore gratulas Oleg kaj Rina Pokotilo okaze de ilia geedziĝo! |
 |
pli da novaĵoj |
|
 |
| 22-10-06 |
| Aperis nova numero de "Kontakto"! La ĉefa temo de la kvara numero de "Kontakto" estas Egalaj Rajtoj kaj Feminismo,
kaj antaŭ ol vi ricevos vian paperan ekzempleron, vi jam nun povas legi la retan (plenkoloran) version de "Kontakto"
en la Reta Jarlibro de UEA. |
 |
pli da novaĝoj |
|
|
 |
|
|
Urbo Odeso
La artikolo estas prenita de ĉitie
Odesa regiono situas sud-oriente en ĉemara stepa zono de la lando. La surfaco - 33 300 kv.km. kaj 2,5 milionoj da loĝantoj.
Vintro en Odeso estas varma, milda kun oftaj revarmigoj. Somero estas longda?ra, varmega. Meza temperaturo en januaro estas 2 C, en julio - 24-28 C.
Odeso - unu el la plej grandaj urboj en Ukrainio, en ĝi estas pli ol 1 miliono da loĝantoj. Nia urbo - haveno estas grava industria, scienca kaj kultura centro, ŝosea kaj fervoja nodo. Konata estas ĝi ankaŭkiel kuracloko. Oni nomas ĝin "la perlo ĉe la maro".
Nuna Odeso reviviĝas, renoviĝas, aliformiĝas kune kun la tuta Ukrainio, akiras aspekton de nuntempa e?ropa urbo. Belaj vendejoj, kafejoj sub la libera ĉielo, bankoj, restoracioj estas atributoj de merkata ekonomio.
Odeso estas konata kiel urbo de heroeco dum Dua monda milito, kaj kiel centro de bonhumoro kaj gajeco.
Odesanoj proponas al siaj gastoj konatiĝi kun arkitekturaj rimarkindaĵ;oj, kulturaj valoraĵ;oj, teatroj, banlokoj kaj plaĝoj de ci tiu ĉemara bordo, kie antikvaĵ;oj estas apud modernaĵ;oj kaj heroeco kun ĉiutaga laboro.
Ekskursoj > Urboj de Ukrainio > Odeso
|
|
|
|