28-10-06
Estraro de ULEJ elkore gratulas Oleg kaj Rina Pokotilo okaze de ilia geedziĝo!
pli da novaĵoj
22-10-06
Aperis nova numero de "Kontakto"! La ĉefa temo de la kvara numero de "Kontakto" estas Egalaj Rajtoj kaj Feminismo, kaj antaŭ ol vi ricevos vian paperan ekzempleron, vi jam nun povas legi la retan (plenkoloran) version de "Kontakto" en la Reta Jarlibro de UEA.
pli da novaĝoj
go

Esperanto parolata... sur la trotuaroj de Novjorko!

Rakontas Ĵenja Amis

"Rigardu, oni ĉi tie promenas pli rapide, ol en Atlanto!" Tio estis nia unua malkovro pri Novjorko. En Atlanto oni ne rapidas: oni sxatas saluti kaj babili kun nekonatoj sur stratoj kaj en transporto, kaj se oni vidas, ke vi venis de alia lando, oni tuj demandos vin mil kaj unu demandojn. Atlanto estas ĉarmo, kaj Novjorko estas ritmo. ĝi kaptas vin en sian fluon, portas laŭ la rektaj stratoj kaj longaj avenuoj, igas vian koron bati en la sama rapida ritmo de la urbega vivo. (Interesa malkovro: fine de la intensega kongresa semajno mi konstatis, ke ankaŭ mi komencis paroli pli rapide kaj pli ofte rigardi al la horloĝo.) ĉi tie oni ne parolas al nekonatoj, tamen, se vi perdiĝis aŭ ne scias la vojon, oni afable helpos. En Novjorko neniu surpriziĝus aŭdante Esperanton surstrate: ja en tiu ĉi urbo oni parolas dekojn da lingvoj: fakte, 48% de la loĝantoj parolas hejme ne en la angla. La urbo de enmigrantoj ankaŭ nun ĉiam renoviĝas kaj refresxiĝas dank' al novalvenintoj.

Ni veturis al Novjorko per trajno (jes, tiaj stranguloj ni estas) kaj alvenis merkredon posttagmeze; tuj post la enloĝiĝo en la junulargastejo ni iris esplori la urbon. Bonsxance, la kongresejo kaj ankaŭ nia hotelo troviĝis en la centro de la urbo - en Chelsea, Manhattan. Manhattan estas multe pli granda, ol mi imagis: mi pensis, ke ĉiuj vidindaĵoj tie troviĝas unu ĉe la alia, sed en la realo por atingi, ekzemple, Wall Street de Imperi-Sxtata Konstruaĵo, oni devas pasigi sufiĉe da tempo en la publika transporto. Sed tio ne estas problemo, ja ĝi funkcias ĝenerale bone, kaj eĉ nokte eblas veturi - kvankam la tuta sistemo post la noktomezo fariĝas tre komplika, kaj lokanoj mem preferas ne veturi malfruege. Nia unua novjorka vizitindaĵo estis Imperi-Sxtata Konstruaĵo - kaj tio estis vere neforgesebla sperto! Starante je la alteco de 381 metroj (1 250 mil futoj) oni povas vidi la tutan urbon, kaj eĉ parteton de Novĵerzio. Jen ĉiuj famaj lokoj, kvazaŭ sur via mano: la domturegojn de la urbocentro, famaj centro Rockefeller, konstruaĵo de Chrysler kaj dekojn da aliaj konataj lokoj - kaj tute sube, sur ĉiuj stratoj, flavaj taksioj, kiuj sxajnas tiel etaj kaj malrapidaj de tia alto. Kaj en la malproksimo - jen la grizbluo de la rivero Hudson, brakumanta la Atlantikon. Mi verdire estis kvazaŭ sonĝanta: ĉu vere tio estas en la realo?!

Vespere ni promenis laŭ Broadway. ĝi estas elstara ne nur pro sia famo kiel la plej teatra loko en la mondo - ĝi estas aparta ankaŭ pro sia fizika situo: Broadway elstaras el la rektangula urba plano de stratoj kaj avenuoj. ĝi iras diagonale tra la insulo, kaj, same kiel montras ĝia nomo, ĝi ja estas multe pli larĝa ol kutimaj stratoj kaj avenuoj. La homoj sur Broadway ĉiam multas - sed vespere la "piediranta trafiko" fariĝas aparte densa, kaj oni ĉiam devas sekvi la fluon de la homamaso. Proksime al placo Times eĉ en la nokto estas lume pro la televid-ekranegoj kaj neonaj lumoj de strataj reklamoj - estas tiel lume, ke ankaŭ meze de la nokto la strataj artistoj pretas desegni vian portreton!
ĵaŭdon matene ni venis al la kongresejo por la tuttaga estrarkunsido. La vetero kvazaŭ kunlaboris: la tutan tagon pluvegis, kaj estis agrabla afero pasigi tutan tagon en la afabla kompanio, parolante pri gravaj aferoj por ELNA. Tre imponis al mi amikeca (kaj sxercema) etoso en la ELNA-estraro, kaj eĉ fojaj malkonsentoj inter la estraranoj tute ne malhelpis bonan kunlaboron. Oni parolis pri multaj aferoj: buĝeto de ELNA, emeritiĝo de la nuna direktoro, Don Harlow, kaj serĉo de nova direktoro, pri nomsxanĝo de ELNA kaj dekoj da aliaj gravaĵoj.

La unua kongresa programero "por ĉiuj" estis, kiel ĉiam, interkona vespero, kie ĉiu partoprenanto rakontis iomete pri si mem kaj pri sia Esperanto-vivo. Estis tre plaĉe, ke venis ankaŭ eksterlandanoj: estis kelkaj kanadanoj, japanino kaj eĉ nepalano!
Al la solena malfermo, bedaŭrinde, multaj kongresanoj ne povis veni pro iuj problemoj pri metroo: unu el la loĝejoj estis sufiĉe malproksime de la kongresejo. Sed almenaŭ por la prelegoj jam alvenis multaj kongresanoj, kaj al nia aparta ĝojo, multegaj partoprenis nian prezenton pri Rozkrucismo. Sabate estis multaj interesaj programeroj: du prezentoj de la venontjara UK (fare de s-ino Hirai Isako, el Osaka, kaj fare de Lusi Harmon), pri uzado de ELNA-paĝaro, pri Projekto Gutenberg kaj kreiva komunumo, pri TEJO, pri komputila lingvistiko, pri la videokurso "Pasporto al la Tuta Mondo", pri lokaj grupoj en Usono kaj pri Vikipedio. Aparte plaĉis al mi prelego-metiejo pri hurosiki-arto: estas vere nekredeble, kion oni povas fari el nur unu peco de sxtofo: ĉapelo, posxo, dorsosako, bela volvaĵo por vino aŭ simple pakaĵo por donaco - la kvanto de eblaj uzoj estas senlima!
Kvankam Novjorko estas unu el la plej multekostaj urboj laŭ la loĝkostoj, la kosto de manĝaĵoj en rapidmanĝejoj ne multe diferencas de Atlanto. Kaj restoracioj, kafejoj, rapidmanĝejoj kaj picejoj abundegas! Pro rapida ritmo de la urbo, novjorkanoj ne havas lukson longe manĝi: kaj ĝuste pro tiu fakto oni evoluigis (aŭ eble eĉ elpensis!) la arton de rapidmanĝejoj. Se vi tro longe pensas, tro detale demandas, kio estas tio aŭ jeno, aŭ ne tro rapide pagas, la aliaj en la vico rigardos vin iritite. Pro tio, eĉ se estas sufiĉe granda vico, ĝi iras tre rapide. Novjorka pico, laŭdire, estas pli maldika ol kutima pico - eble pro tio, ke oni ne havas tempon atendi, ĝis kiam kuiriĝos kutima speco. Novjorkanoj estas tre kreemaj pri picoj, kaj foje metas sur picon aĵojn, kiujn mi neniam antaŭe vidis sur pico. Kaj eĉ se italoj taksus novjorkan picon profanaĵo, ĝi tamen ege plaĉis al mi, kaj post densa kongresa programo, ni kun aliaj kongresanoj kun plezuro iris al apuda picejo.

Vespera programo finiĝis tre malfrue: kaj ĝi estis vere densa! Kvankam la vespero estis malferma ankaŭ al ekstera publiko, praktike venis neniuj neesperantistoj. Dum la distra vespero okazis koncerto kaj komuna kantado (kiu, cetere, tre rememorigis al mi ukrainajn kaj rusajn E-renkontiĝojn), prezentado de DVD kaj poezia konkurso - "slamo" (interesa, sed, laŭ mi, iom tro longa, ĉar unu persono rajtis prezenti multfoje kaj en ĉiuj kategorioj). Interesa afero: kelkaj homoj partoprenis en slamo neĉeeste - per rete senditaj prezentaĵoj. La lasta vespera programero estis satira teatraĵo, verkita de la ĉeforganizanto de la kongreso, Tomaso Eccardt (li, cetere, tradukis en Esperanton ankaŭ multajn kantojn, kiujn oni kantis pli frue en la vespero). La teatraĵo estis amuzega kaj tre subtila, kun multaj vortludoj kaj aludoj - la sola bedaŭrinda afero estas, ke ĝi komenciĝis tro malfrue, kiam multaj kongresanoj jam foriris. Sed tiuj, kiuj restis, ridegis kaj sincere ĝuis ĝin. Estus bone, se dum la venonta kongreso ĝi estus la unua programero de la distra vespero, por ke ĉiuj kongresanoj povu spekti ĝin.
Dimanĉe matene ni iris al la preĝejo de Sankta Johano la Teologo (la tria plej granda katedralo en la mondo, konstruita tute el sxtono, kaj la plej granda en Usono!) kaj do maltrafis kelkajn matenajn programerojn: ekumenan diservon kaj prelegon pri EANA kaj ELNA. Sed ni kaptis almenaŭ duonon de la prelego de Tomaso Eccardt pri historio de Esperanto en Novjorko, pri kiu li tre interesiĝas kaj scias multon (samtempe okazis prelego de Nijl Blonstein pri Brazilo kaj ĝia E-Movado). Estis ege plaĉe, ke speciale por la kongreso oni printis grandformate fotojn pri lokoj, rilataj al E-historio en Novjorko. La sekvaj du programeroj estis prelego pri tio, kial multajn el ni teruras ciferoj kaj matematiko (Pam Lieber), kaj prezento "Libro por tiuj, kiuj ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto" (Enrique Ellemberg).
Ankaŭ posttagmeze, pro vizito al la Novjorka Rozkruca Loĝio, ni maltrafis grandan parton de la kongresa programo - kiu ja estis bona kaj riĉa. Temis pri kongresa organizdo, pri Alice Morris kaj IALA, tervarmiĝo, pri la sep plej malgrandaj landoj de Eŭropo (pri kiu Tomaso Eccardt verkis libron en la angla), pri Zamenhofa reform-projekto de 1894, pri angla kaj Esperanto en la persona vivo (A. Karkovsky), pri enmigrado en Usono - leĝa kaj kontraŭleĝa, kaj ĝiaj sekvoj por la socio kaj por Esperanto. Krome, okazis prezento de azerbajĝana popolmuziko kaj prelego pri gejoj en Esperantujo. Fine de la tago okazis tradicia akcepto de UEA-delegitoj por Usono, fare de Vilĉjo Harmon (mi tre fieris pri la fakto, ke Atlanto havas plej multajn delegitojn el ĉiuj usonaj urboj!).
La abunda bankedo kaj postbankedaj amuzaĵo bone kronis la plenplenan tagon. Fine de la bankedo okazis tradicia aŭkcio, kiun bonege gvidis Filipo Dorcas: oni vendis ĉefe librojn kaj diskojn, sed estis venditaj kontraŭ bona prezo ankaŭ du numeroj de Kontakto, kun intervjuoj de du lokaj famuloj: Tomaso Eccardt kaj Filipo Dorcas. La lasta programero de la vespero estis trompludo, kiun gvidis mi. En tiu ludo oni devas elpensi kvazaŭ-PIV-ajn difinojn por malfacilaj vortoj, kaj "kontraŭuloj" devas elekti el kelkaj proponitaj variantoj la ĝustan.

La lasta kongresa tago, kiel ĉiam, estis malgaja: ja estas malfacile ĝisrevidi geamikojn kaj atendi la tutan jaron (aŭ eĉ pli) por revidi ĉiujn dum la sekva kongreso. Matene ni iris al UN - la ekskurson gvidis Rochelle Grossman, reprezentanto de UEA ĉe UN volontulino de la novjorka oficejo de UEA; Rochelle, cetere, laboris ankaŭ en UN. Mi ege ĝuis la ekskurson, estis tiel interesa sperto vidi la halon de la ĝenerala Asembleo kaj ĉiujn aliajn gravajn lokojn, kiujn mi vidis tiom multe en la televido.
Post la ekskurso al UN ni vizitis ankaŭ la novjorkan oficejon de UEA. Same kiel mi atendis, ĝi estas tre eta, fakte, ĝi dividas ejon kun alia organizo. Sed estis granda fiero vidi, ke tuj trans la strato de UN troviĝas oficejeto de UEA! Dum ni estis en la ekskurso, en la kongresejo okazis AAIE-kunsido kaj ekzamenoj, ISAB-aferkunsido kaj prelego pri Toki Pona. Nur malmultaj homoj restis ĝis la oficiala fermo de la kongreso, ja multaj forveturis hejmen (aŭ daŭre al la kongresoj!) pli frue.
La lasta duonoficiala programero estis ekskurso al kafejo Esperanto. En Novjorko estas kafejo kaj restoracio kun la nomo "Esperanto", kiuj tamen havas neniun rilaton al nia lingvo (tamen, la kelneroj de la kafejo almenaŭ sciis, ke Esperanto estas "iu lingvo"). ĉar la restoracio estas iom multekosta kaj tre laŭta, la organizantoj proponis ekskurseton al la kafejo. Mi multe ĝuis postkongresan babiladon (kaj kantadon - jes!) en iom hipieca etoso de la kafejo, kaj portis hejmen kelkajn vizitkartojn de la kafejo, por fanfaroni al la geamikoj.

Post la kongreso ni havis 1,5 tagojn por turismumi - kaj ili estis plenplenegaj! Liberec-insulo kaj insulo Ellis kun ĝia interesega muzeo de enmigrado; Wall Street - la financa centro de la lando - kaj eble de la mondo (tre surprizis min, ke la strato mem estas tre malgranda, kaj mallonga, mi ial atendis strategon); Bruklin-ponto (mi apenaŭ povis kredi, ke tiu belega kaj impona ponto estis konstruita en 1875!); multkoloraj ĉin-Urbeto kaj Eta Italio, kiuj portis la etoson de siaj hejmlandoj... Kompreneble, ni vizitis ankaŭ Ground Zero - cikatro sur la vizaĝo de la urbo, memoroj pri kiu ĉiam vivos en la koroj de la homoj de la tuta mondo... En la lasta duontago ni havis tempon por vidi nur kelkajn kolektojn de la Metropola Art-Muzeo (la kolekto de egiptaĵoj tie estas vere elstara!), sed eĉ malpli ol du horoj indis la viziton! Mi nur deziras, ke ni povus havi pli da libertempo por ĉio - kaj esperas iam baldaŭ reveni al la Granda Pomo denove.
Ni kore dankas ĉiujn organizantojn de la kongreso, kiuj faris nekredeblan laboron, - ĉar la kongreso estis vere bonega!


Ekskursoj > Vojaĝoj > Esperanto parolata... sur la trotuaroj de Novjorko!
Copyright ULEJ, 2006
Hejma | Estas ni | Ekskursoj | Fotoj | Lernu kune! | Kontaktoj