28-10-06
Estraro de ULEJ elkore gratulas Oleg kaj Rina Pokotilo okaze de ilia geedziĝo!
pli da novaĵoj
22-10-06
Aperis nova numero de "Kontakto"! La ĉefa temo de la kvara numero de "Kontakto" estas Egalaj Rajtoj kaj Feminismo, kaj antaŭ ol vi ricevos vian paperan ekzempleron, vi jam nun povas legi la retan (plenkoloran) version de "Kontakto" en la Reta Jarlibro de UEA.
pli da novaĝoj
go

Novjara valso


Vortoj kaj muziko de K. Frolov
E-teksto de M.Korotj kaj J. Zajdman


Jen la tago, jen la hor'
Kiam venas tempo por
Esti en amika rond'
Kun tuta mond'.
Restas nur sekundoj ĝis
La novjara improviz',
Loĝas al fabela land'
Abigirland'.

Estu ĝi feliĉa, Nova jar',
Estu ĝojoriĉa, Nova jar',
Venu al homar'en Nova jar'
Paco kaj ben'.
Vivu ni sen plor' en Nova jar',
Lasu zorgojn for en Nova jar',
Ĉio eblas dum novjara alven'.

Ŝultron serĉas frata man',
Je gitara akompan'
Ne laciĝos ĝis aŭror'
Ĉefajra hor'.
Je akordoj de gitar'
Lasas nin malnova jar',
Kaj, sidante en uni',
Refrenas ni:

Estu ĝi bonŝanca, Nova jar',
Among xi donacu, Nova jar',
Kaj alportu pacon, Nova jar'
Al la homar'.
Forgesigu pekojn, Nova jar',
Kaj esperon veku, Nova jar',
Por la pac' sur tero kaj mar'.


Lernu kune! > Literatura paĝ:o > Kantoj > Novjara valso
Copyright ULEJ, 2006
Hejma | Estas ni | Ekskursoj | Fotoj | Lernu kune! | Kontaktoj