28-10-06
Estraro de ULEJ elkore gratulas Oleg kaj Rina Pokotilo okaze de ilia geedziĝo!
pli da novaĵoj
22-10-06
Aperis nova numero de "Kontakto"! La ĉefa temo de la kvara numero de "Kontakto" estas Egalaj Rajtoj kaj Feminismo, kaj antaŭ ol vi ricevos vian paperan ekzempleron, vi jam nun povas legi la retan (plenkoloran) version de "Kontakto" en la Reta Jarlibro de UEA.
pli da novaĝoj
go

Konkurso de infan-desegnaĵoj


En majo de 2007j. en franca urbo Vendomois okazos konkurso de infan-desegnaĵoj.
Oni invitas ĉiujn instruistojn, kiuj regule aŭ foje instigis siajn gelernantojn al konkursa partopreno, denove sendi desegnaĵojn al:

Esperanto en Vendomois
Les Monts
FR 41330 Lunay

ret-adreso de organiza komitato: esperantoenvendomois@free.fr

Novaj partoprenantoj, estu bonvenaj !

Konkursaj reguloj

Jara temo: La festo
Formato: centimetraj dimensioj , minimume 40x30
Kategorioj:
  • A : ĝis 7 jara

  • B : pli ol 7 ĝis 10 jara

  • C: pli ol 10 ĝis 14 jara

  • Limdato: 25a de majo 2007
    Dorse de la desegnaĵo notu, esperantlingve, nomon, aĝon de la infano, adreson de la lernejo aŭde la E-klubo, kaj koncizan priskribon de la "verko"
    Premioj estos atribuitaj po 3 en ĉiu kategorio. ĉiu infano ricevos partoprenan diplomon. Libroj, kasedoj, KD, T'ĉemizoj.......konsistigos la premiojn.


    Hejma > Eventoj > Konkurso de infan-desegnaĵoj
    Copyright ULEJ, 2006
    Hejma | Estas ni | Ekskursoj | Fotoj | Lernu kune! | Kontaktoj