28-10-06
Estraro de ULEJ elkore gratulas Oleg kaj Rina Pokotilo okaze de ilia geedziĝo!
pli da novaĵoj
22-10-06
Aperis nova numero de "Kontakto"! La ĉefa temo de la kvara numero de "Kontakto" estas Egalaj Rajtoj kaj Feminismo, kaj antaŭ ol vi ricevos vian paperan ekzempleron, vi jam nun povas legi la retan (plenkoloran) version de "Kontakto" en la Reta Jarlibro de UEA.
pli da novaĝoj
go

IJK - 2007 okazos en Vjetnamio


Internacia Junulara Kongreso okazos somere de 2007j. en ĉefurbo de Vjetnamio. Ni proponas al vi tralegi intervjuon de Ĉina Radio Internacia kun ĉefo de organizkomitato, sinjorino Hai Ly.

Saluton, s-ino Hai Ly. Unue, mi sincere gratulas, ke IJK 2007 okazos en via lando Vjetnamio. Unue, ĉu vi povas simple prezenti vin?
Saluton gea?skultantoj! Koran dankon por via gratulo kaj ĝentila sxanco por mi paroli pri venonta IJK en Hanojo ! Mi nomiĝas Hai Ly, juna esperantistino el Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio. Mi fakte estas Prezidantino de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) kaj de LKK de la 63a IJK 2007, respondeculo pri Kongresa Programo.

Kiuj estas anoj de LKK de la IJK 2007? Kaj pri kio ili ĉefe respondecas? Konsistas el 9 LKKanoj de la IJK 2007. ĉiu LKK-ano respondecas pri unu tasko, ekz. mi okupas pri programo de tuta kongreso; s-ino Lan pri ĝenerala preparado de IJK, f-ino Thanh pri financo, s-ro Linh pri ret-ejo, aliĝo, informado; s-ro Hoan pri kunsidejo, loĝejo, transportado; f-inoj Hanh kaj Nguyet pri distra kaj vespera programo; f-ino Quynh pri turismo, s-ino Mai pri kongresa libro.

Ĉu ili estas spertaj je E-kongresoj aŭje propra kampo en organizado de IJK 2007?
Verdire, jes. Preskaŭĉiuj de LKK-anoj estas komitatanoj de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo. Ili jam spertis internaciajn kongresojn: IJK, UK, AK kaj landaj kongresoj: Japana kongreso (JK), Vjetnama kongreso, ktp. Ili estas entuziasmaj, laboremaj kaj lernemaj. Multaj LKK-anoj helpis organizi la 2an Azian Kongreson de Esperanto en 1999 en Hanojo en la postenoj de helpantoj, ĉiĉeronoj, ktp. ĝis nun nia amo por tiu agado ankoraŭestas freŝa. En 2003, ni sukcese organizis vintran renkontiĝon inter gejunuloj de Koreio, ĉinio, Japanio kaj Vjetnamio en Hanojo. La efektivigo de tiu renkontiĝo estas la nasko de la komuna retgazeto "La Amikeco", kiu kolektas kunlaboron de gejunuloj el Vjetnamio, Koreio, Japanio, ĉinio kaj aliaj landoj.

Kion LKK jam faris por la kongreso post ĝia establiĝo?
Post la establiĝo de VEJO (la 18a de Junio 2004), ni jam organizis la unuan tutlandan Kongreson, en kiu ni planis gastigi IJK-on 2007 en Vjetnamio. Fakte, ni propagandis VEJO-n en UK 2004 en ĉinio kaj fariĝis observanto de TEJO, poste en la 61a IJK 2005 en Zakopane, ni sukcese membriĝis kiel la 44a landa sekcio de TEJO. De tiam, VEJO oficiale kandidatiĝis por okazigi la 63an IJK-n 2007 en Hanojo, Vjetnamio, kaj TEJO akceptis je la 2an de Februaro 2006. En la 62a IJK 2006 en Sarajevo, ni bone varbadis IJKn Hanojon per filmo, bulteno kaj afisxo. Multaj junuloj el Europo jam aliĝis al IJK Hanojo.

Kion ĝi faras nuntempe?
Nuntempe, ni regule havas kunvenojn inter estranoj de VEJO por prepari IJK-n. Dank'al interreto, ni facile kontaktas unu la alian.
- Unue, ni jam elektis la Pedagogan Universitaton de Fremdaj Lingvoj kiel la kongresejo por IJK. La universitato situas inter flughaveno kaj urbocentro pro tio oni povas veturi per buso de la universitato al urbo-centro;
- Due, LKK-anoj rapide faris tttpaĝon de IJK http://aktivulo.com/ijk/ Tiu paĝaro estas tre grava por propagadi IJK-n ne nur en Vjetnamio sed ankaŭen la mondo;
- Trie, ni jam elektis emblemon, faris unuan bultenon, afisxon kaj aliĝilon de IJK 2007. Tiu afero estas tre grava por la propagadi IJK-n 2007 en UK (Italio) kaj IJK (Bosnio) 2006. Aliaj gravaj aferoj kiel la programo de la Kongreso kaj ekskursoj estas jam faritaj de komitatanoj de VEJO;
- Kvare, ni regule korespondas sur interreto kun reprezentanto de TEJO dum la preparado de IJK.
- Nuntempe, ni organizas multajn bazajn kaj altajn kursojn de Esperanton por junuloj. Ni planas propagadi IJK-on 2007 sur televido, interreto kaj ĵ;urnaloj kun la helpo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj.

Ĉu estos sufiĉe da volontuloj servontaj al la kongreso?
Jes. Ni nun havas sufiĉe da voluntuloj. Venonte, necesas varbi novajn volontulojn. Pro tio tre frue ni organizos kurson por komencantoj, precipe inter la junaj gestudentoj de universitatoj kiel fremdlingva, internaciaj rilatoj... Ni ankaŭ fondis sekcion de VEJO en la Sudo de Vjetnamio. Membroj de tiu sekcio estos kapablaj volontuloj por la IJK.

Ĉu oni varbas alilandajn volontulojn?
Jes, ni fakte varbas kaj bezonas helpojn de volontuloj el najbaraj landoj kiel ĉinio, Koreio, Japanio. Krome, mi regule kunlaboras kun LKKanoj de antaŭaj IJKj el Pollando, Sarajevo.

Ĉu la vjetnama registaro subtenas la kongreson? Kiel?
La spirito de LKK koincidas kun la linio de la vjetnama ŝtato: diversigi la amikecajn rilatojn, amikiĝi kun ĉiuj landoj, kaj IJK estas bona okazo por konatigi Vjetnamion al la mondo. Pro tio la ŝtato plene subtenas nin.

Kia estos la speciala ekskursa programo?
Ni havas tre interesan ekskurson al Ha-Long-Golfo, tre famkonata monda heredaĵ;o dum la kongreso. Ni esperas, ke kongresanoj ĝuos neforgeseblan tagon en Ha-Long-Golfo.

Kia estas specialo de IJK 2007 en Vjetnamio?
Kiel vi scias, la IJK 2007 estos okazota de 27a de julio ĝis la 03a de Aŭgusto 2007 kun la temo "PACO, KUNLABORO kaj DISVOLVIĝO"
Ni havas 2 specialojn en tiu IJK:
Unue, ni ŝanĝas la limon de aĝo por partoprenantoj: la dua aĝo-grupo estas inter 20 - 30 jaroj kvankam en ĉiuj anta?aj IJK-oj, la dua aĝo-grupo ĉiam estis inter 20 - 27 jaroj. Tio ebligos multajn junulojn inter 27 - 30 partopreni.
Due, ni opinias ke ĉinoj povos pagi per mono de ĉinio. Ni ankaŭmalferme invitos nejunajn esperantistojn (pli ol 30) partopreni en tiu IJK.


Hejma > Eventoj > IJK - 2007 okazos en Vjetnamio
Copyright ULEJ, 2006
Hejma | Estas ni | Ekskursoj | Fotoj | Lernu kune! | Kontaktoj