28-10-06
Estraro de ULEJ elkore gratulas Oleg kaj Rina Pokotilo okaze de ilia geedziĝo!
pli da novaĵoj
22-10-06
Aperis nova numero de "Kontakto"! La ĉefa temo de la kvara numero de "Kontakto" estas Egalaj Rajtoj kaj Feminismo, kaj antaŭ ol vi ricevos vian paperan ekzempleron, vi jam nun povas legi la retan (plenkoloran) version de "Kontakto" en la Reta Jarlibro de UEA.
pli da novaĝoj
go

Dum vintro ŝtormas kaj fridas...


Teksto - L. Derbenjov;
muziko - A. Zacepin;
traduko - P. Moĵaev

(kanto el la filmo "Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion")

Dum portas nin la ter'
Ni kredas je la sam':
Ni pensas kun esper'
Pri la am', pri la am'.
Ni ĉiam serĉas ĝin,
Sed en la vivo-hast'
Vera am', vera am'
Estas rara gast'.

Refreno:
Dum vintro ŝtormas kaj fridas,
Dum pluvoj vipas-senbridas,
Dum steloj kure rapidas -
En kutima mizer'
La homoj homojn ne vidas,
La homoj homojn malfidas,
La homoj homojn perfidas
Kaj solecas eterne sur ter'...

Danĝera amo-ŝajn'
Vin gvatos tie ĉi:
Vi trovos amon - kaj
Misos ĝi, misos ĝi.
Perfidos l' amo vin,
Sed en la vivo-kur'
Tedas nin, tedas nin
Pensi pri l' futur'.

Refreno.

Sed ja ekzistas ĝi -
Plej kora mia am',
Kreita nur por mi
Por etern', por ĉiam'.
Mi serĉas plu sen fin',
Sed en la vivo-bril'
Trovi ĝin, trovi ĝin
Estas malfacil'.

Refreno.


El "Pluke-Traduke"
La kant-albumo de Paŭlo Moĵajev.


Lernu kune! > Kantoj > Dum vintro ŝtormas kaj fridas...
Copyright ULEJ, 2006
Hejma | Estas ni | Ekskursoj | Fotoj | Lernu kune! | Kontaktoj