úü ðóññE? border=

 
 
   

Subscribe.Ru
ULEJ_Dissendolisto_www.ulej.org.ua

Statuto de ULEJ


1. ULEJ kaj ĝiaj celoj.
1.1. ULEJ estas memstara organizo, kiu kunordigas junularan esperantan agadon en Ukrainio.
1.2. La celoj de ULEJ estas praktika uzo, disvastigo kaj popularigo de Esperanto.
1.3. Ĉefaj rimedoj por atingi tiujn celojn estas kreado de junularaj esperanto-kluboj kaj organizado de amasaj junularaj aranĝoj.
1.4. Laborlingvo de ULEJ estas Esperanto.


2. Membreco.
2.1. Membro de ULEJ povas esti ĉiu esperantisto en aĝo de 14 ĝis 35, kiu subtenas celojn de la organizo.
2.2. Membroj de ULEJ rajtas :
2.2.1. elekti kaj esti elektitaj en estraron de ULEJ;
2.2.2. ricevi informilon de la organizo;
2.2.3. ricevi rabaton en aranĝoj de ULEJ;
2.2.4. uzi informorganon por esprimi sian opinion;
2.2.5. eksiĝi el ULEJ.
2.3. Membroj de ULEJ devas : 2.3.1. obei la statuton; 2.3.2. akurate pagi la kotizon.
2.4. Eksiĝo el ULEJ okazas aŭtomate pro nepago de la kotizo.
2.5. Eksigon de membroj, malobservantaj statuton, devas konfirmi la kongreso.


3. Patronoj kaj subtenantoj.
3.1. ULEJ havas patronojn ( personoj post 35 jaroj ), kiuj havas nur konsilan voĉon kaj ne povas esti elektitaj en estraron de ULEJ.
3.2. ULEJ havas subtenantojn, kiuj finance subtenas la organizon.


4. Kongreso de ULEJ.
4.1. Kongreso estas la supera instanco de ULEJ.
4.2. Kongreso estas kunvokata ne malpli ofte ol 1 foje dum jaro.
4.3. En ĉiu voĉdonado dum kongreso ĉiu membro havas 1 voĉon. Tamen forestanta membro rajtas per skriba konfirmo transdoni sian voĉon al alia membro.
4.4. Esperanto-klubo(grupo) povas sendi al la kongreso sian reprezentanton.
4.5. Kongreso estas konsiderata kvoruma kaj ĝiaj decidoj plenrajtaj, se ĝin partoprenis ne malpli ol 1/2 de ĉiuj membroj aŭ reprezentantoj. La decidoj, kiuj koncernas statutsxanĝojn, elekton de estraro, eksigon el ULEJ, estas akceptataj per plimulto je 2/3 de kongresanoj. Ceteraj decidoj estas farataj je smpla plimulto de la voĉoj.Plenrajtecon de decidoj de nekvoruma kongreso devas konfirmi posxta voĉdonado inter ceteraj membroj kaj reprezentantoj dum 3 monatoj post fino de la kongreso.
4.6. Prezidento estas elektata per sekreta voĉdonado.Ceteraj demandoj estas akceptataj per nesekreta voĉdonado.
4.7. Kongreso de ULEJ:
4.7.1. difinas ĝeneralan agadon de la organizo;
4.7.2. akceptas kaj sxanĝas la statuton;
4.7.3. elektas la estraron;
4.7.4. konfirmas perspektivajn kaj jarajn agadplanojn;
4.7.5. decidas pri organizado de gravaj aranĝoj;
4.7.6. konfirmas la kotizon.


5. Estraro.
5.1. Por solvi dumjare aktualajn problemojn dum kongreso oni elektas la estraron.
5.2. La estraro estas centra plenuma kaj kunordiga organo de ULEJ.
5.3. Estraro de ULEJ:
5.3.1. realigas, subtenas kaj kontrolas plenumon de decidoj de la kongreso;
5.3.2. reprezentas ULEJ-on en ĉiuj niveloj;
5.3.3. decidas demandojn de akcepto kaj eksigo de membroj;
5.3.4. solvas ceterajn aktualajn problemojn.
5.4. Estraro de ULEJ raportas pri sia agado en kongreso kaj per informorganoj de ULEJ.
5.5. La kvanto kaj konsisto de la estraro estas difinataj fare de la kongreso.
5.6. Estraro estas elektata por 1 jaro.


6. Ceteraj demandoj.
6.1. ULEJ povas likvidi sin, se por tio voĉdonos ne malpli ol 2/3 de ĉiuj membroj.


Kontaktoj > Statuto
Valid HTML 4.01 Transitional Web Design - Avalance.info -
Hejma | Estas ni | Ekskursoj | Fotoj | Lernu kune! | Kontaktoj