úü ðóññE? border=

 
 
   

Subscribe.Ru
ULEJ_Dissendolisto_www.ulej.org.ua

Urbo Primorsk

Rakontas Katerina Liŝĉuk

Belega urbo Primorsk troviĝas ĉe la bordo de Azova maro en Zaporoĵskaja provinco. Ĉijare ĝi festis sian 185-an jubileon.
Preskaŭ samtempe kun festado de neskiĝdato en Primorsk okazis kvina festivalo de naciaj kulturoj "Ni estas ukrainiaj". El diversaj provincoj de Ukrainio alvenis 20 kolektivoj, kiuj reprezentis naciaj minoritatoj de nia lando.Ĉitie estis germanoj kaj grekoj, armenoj kaj ĉeĥoj, poloj kaj tataroj, bolgaroj, rusoj, belorusoj, kaj multaj aliuj. La ĉefa evento de unua festivala tago estis solena procesio de ĉiuj partoprenantoj de festivalo laŭ stratoj de Primorsk. Urbanoj renkontis procesion per floroj kaj aplaŭdoj.

En urbo estas ĉirkaŭ 17 miloj de loĝantoj. Ĉitie troviĝas multe da historiaj kaj arkitekturaj vidindaĵoj kaj memoraĵoj, aparte en centra parto de urbo. Du grandaj urbaj parkoj- Centrala kaj Jubilea -renkontos vin per buntaj odorantaj floroj, freŝa aero kaj amaso de belegaj arboj. Loĝantoj de urbo estas afablaj kaj gastemaj. Mi rekomendas al vi viziti Primorsk, aparte somere, kiam vi povas ĝui per varmega suno kaj karesa maro!

Fotoj: en centrala parko.

      

Ekskursoj > Urboj de Ukrainio > Primorsk
Valid HTML 4.01 Transitional Web Design - Avalance.info -
Hejma | Estas ni | Ekskursoj | Fotoj | Lernu kune! | Kontaktoj