Esperanto parolata... sur la trotuaroj de Novjorko!
Rakontas Ĵenja Amis
"Rigardu, oni ĉi tie promenas pli rapide, ol en Atlanto!" Tio estis nia unua malkovro pri Novjorko. En Atlanto oni ne rapidas: oni sxatas saluti kaj babili kun nekonatoj
sur stratoj kaj en transporto, kaj se oni vidas, ke vi venis de alia lando, oni tuj demandos vin mil kaj unu demandojn. Atlanto estas ĉarmo, kaj Novjorko estas ritmo.
ĝi kaptas vin en sian fluon, portas laŭ la rektaj stratoj kaj longaj avenuoj, igas vian koron bati en la sama rapida ritmo de la urbega vivo. (Interesa malkovro:
fine de la intensega kongresa semajno mi konstatis, ke ankaŭ mi komencis paroli pli rapide kaj pli ofte rigardi al la horloĝo.) ĉi tie oni ne parolas al nekonatoj,
tamen, se |