Novaĵoj
KONKURSO POR KONFERENCO-2009!
Kie ILEI konferencos en 2009? - dependas de Vi!
ILEI-konferenco povas okazi en Via lando, en Via urbo, en Via klubo!
ILEI-estraro alvokas Vin al konkurso:
Lanĉu la ideon en Vialanda instruista rondo kaj ĝuu la konferencon ĉehejme! - ŝparu monon por
sekvajara pli longa restado en Eserantujo!
Estas multaj landaj sekcioj de ILEI kaj fortaj lokaj E-kluboj kiuj povus ne nur inviti, sed ankau
forte konkurenci por aranĝi ILEI-konferencon en 2009.
Kiel Vi bone scias, multaj E-aranĝoj estas planataj anticipe kaj informoj pri ili aperas sufiĉe
frue.
Ekzemple, UK en 2008 okazos en
Rotterdam la 19-25an de julio. Por 2009 jam estas kandidatoj.
Ankau TEJO jam lanĉis konkurson por IJK en 2008.
En 2007 ni konferencos en Ranzan (Japanio) la 11-19an de augusto tuj post UK (informoj ĉe
http://www.ilei.info/novaĵoj/Ranzan.php ).
En 2008 ni konferencos en
Porto Novo (Benino) fine da julio, komence de
augusto, same tuj post UK
(Varbilo ĉe http://www.ilei.info/novaĵoj/41a_konf_Afriko.pdf, pliaj informoj aperos poste en
IPR kaj retpaĝo de ILEI - bonvolu regule viziti ĝin.).
Post Azio kaj Afriko indus esplori aliajn mondopartojn.
En Via lando instruistoj kaj instruemuloj estas aktivaj? En Via urbo estas vigla grupo de
esperantistoj, kiuj ŝatas organizi kaj gastigi internacian aranĝon? Vi volas konviki lokan
medion pri utilo de la internacia lingvo? - jen la kialoj por inviti ILEI konferencon!
Bonvolu Vian proponon ĝis la 30-a de majo 2007 sendi al estrarano pri konferencoj:
Aida Cizikaite
Kapini 11-15
LT-50189 Kaunas
LIETUVA
tel. +370 37 793408
mob. +370 616 15991
au aidute@mail.lt
La estraro esploros Vian proponon kaj informos pri la decido ĝis fino de junio 2007.
Por priskribi la proponon, bonvolu uzi informilojn, kiuj aperas en IPR au retpaĝo de ILEI (www.ilei.info) kaj nepre konsultu la Konferencan regularon:
http://www.ilei.info/dok/regularo_konferencoj.rtf
La celo estas sufiĉe frue anonci pri la elektita loko kaj dato por tre bone pretigi la
konferencon, por allogi kiel eble pli multe da partoprenantoj, por fari nian konferencon ŝatata
kaj prestiĝa E-aranĝo al kiu kunvenu ne nur instristoj kaj instruantoj, sed ĉiuj lingvemuloj.
Atendante Viajn proponojn
Estraro de ILEI
Hejma >
Novaĵoj