Konkurso de infan-desegnaĵoj
En majo de 2007j. en franca urbo Vendomois okazos konkurso de infan-desegnaĵoj.
Oni invitas ĉiujn instruistojn, kiuj regule aŭ foje instigis siajn gelernantojn al konkursa partopreno, denove sendi desegnaĵojn al:
Esperanto en Vendomois
Les Monts
FR 41330 Lunay
ret-adreso de organiza komitato: esperantoenvendomois@free.fr
Novaj partoprenantoj, estu bonvenaj !
Konkursaj reguloj
Jara temo: La festo
Formato: centimetraj dimensioj , minimume 40x30
Kategorioj:

A : ĝis 7 jara

B : pli ol 7 ĝis 10 jara

C: pli ol 10 ĝis 14 jara
Limdato: 25a de majo 2007
Dorse de la desegnaĵo notu, esperantlingve, nomon, aĝon de la infano, adreson de la lernejo aŭde la
E-klubo, kaj koncizan priskribon de la "verko"
Premioj estos atribuitaj po 3 en ĉiu kategorio. ĉiu infano ricevos partoprenan diplomon. Libroj, kasedoj, KD, T'ĉemizoj.......konsistigos la premiojn.
Hejma >
Eventoj >
Konkurso de infan-desegnaĵoj