Kio Nun Okazas Inter Ni
Versoj, muziko - Oĉjo Ĉajka
Kio nun okazas inter ni
Ĉu la amo aŭ la egoismo?
Kvazaŭ pro la skuoj de la sismo
Falas konstruata harmoni'.
Sonas kiel streĉiĝinta kord'
La distanco, kiu nin dividas.
Tiom foras ni, ke vi ne vidas,
Ke mi staras antaŭ via pord'.
Ni ne aŭdas, kion diras ni.
Kion diri, se la koroj mutas.
Sed de l' lipoj plu ni vortojn ŝutas,
Kiam kisoj helpus multe pli.
Kio nun okazos inter ni
Ĉu la amo aŭ la egoismo?
Ŝajne, post la skuoj de la sismo
Reaperas nia harmoni'.
Lernu kune! >
Literatura paĝo >
Kantoj >
Kio Nun Okazas Inter Ni