íà ðóññêî? border=

 
 
   

Subscribe.Ru
ULEJ_Dissendolisto_www.ulej.org.ua

Impresoj pri Jalto rakontas Ian Mac Dowall

Unuaj impresoj
En Krimeo, oni unue atingas la ĉefurbon Simferopolon, de kie vi devas veturi al Jalto. Tio eblas aŭ per mikrobuso, trolebuso aŭ eĉ per taksio tra la montaro; la vojo daŭros eble horon kaj duonon. La vojaĝo estas tre, tre interesa kaj plejparte estas verda pejzaĝo. Jalto ek de via unua ekvido estos etendigata antaŭ vi malsupren, kontraŭ la densblua maro kaj marbordaj domoj kaj la diversaj konstruaĵoj de granda urbo.

Iomete pri historio
Preskaŭ kie ajn vi en Jalto suprenrigardas, videblas la montojn kiuj ĉirkaŭas tri flankojn de la urbo. La lumoj de domoj nokte sur la deklivoj donas al vi la impreson de cindroj de granda bivakfajro sur la deklivoj! Vere estas urbo plenpena je intereso. Dum la dek-naŭa jarcento, kiam Krimeo estis ankoraŭ parto de Rusio, la caroj decidis pasigi en Jalto somerajn monatojn. Ĉiam Jalto estis, kiel magneto por homoj kun bona gusto, kaj ankaŭ, oni devas diri, kun dika monujo!

Evoluo de Jalto
Unue, la caroj, princoj, kaj grafoj konstruigis la palacojn. Sekvis ilin riĉaj komercistoj, kiuj konstruigis grandajn somer-domojn, el kiuj multnombraj ankoraŭ restas. Dum la du-deka jarcento tamen, ekkomencis alia speco de turistoj. En la post-revolucia Rusio, rusoj povis permesi la elspezojn por marbordaj feriadoj dum la someraj monatoj, kaj estas ĝuste tiuj, kiuj same, kiel aristokrataj antaŭuloj, faris de Jalto la urbon, kia ĝi nun estas. Nun kiam Sovet-unio malaperis, duoninsulo Krimeo iĝis parto de Ukrainio, kaj enloĝantoj facile iĝis komercistoj denove. Ekzemple vi nepre devas viziti la manĝo-bazaron en la centro de Jalto. Ĉi estas plenplena je ĉiu speco de freŝa Ukraina viando, legomoj, fiŝo, pano, laktaj produktoj ktp. Ankaŭ konservitan manĝaĵon haveblas kaj aliajn varojn kompreneble.

La Marbordo
Malsupre, ĉe la marborda promenejo videblas teras-kafejojn, palmojn, strandojn, butikojn, restoraciojn, subĉielajn art-galeriojn kaj ekspoziciojn. Vi aŭdos muzikistojn, - pluraj el ili tre bonaj, vidos ĵonglistojn, fajromanĝantojn kaj artistojn. Sur la strando, vi povas esti fotografita e? en kostumoj de la dek-oka jarcento, au kun viaj ŝultroj ĉirkaŭitaj de granda serpento, aŭ eble sidanta sur la mirinda Harley-Davidson motor-ciklo! En la multegaj butikoj troviĝas ĉio - ek de antikvaĵoj ĝis la plejlastaj teknologikaj aparatoj. Feliĉe sidlokoj abundas por tiuj, kiuj deziras sidi alrigardanta la preterpasantojn kaj ĝuanta la freŝan odoron de aromaj floroj kaj herboj, ĉie troveblaj ek de printempo ĝis aŭtunofino.

La Strandoj
Kiam vi atingas la larĝan promenejon, estas strandoj ambaŭ-direkte. De la orienta flanko estas longa, sed mallar?a piedirejo, kiu havas multajn teras-kafejojn; ?e la flanko, kie oni povas man?i tre bone kaj trinki bieron, vinon, teon, kafon a? limonadon, ?io je tre malaltaj prezoj. De la alia flanko situas la strandoj. Ili estas pli-mal-pli ?tonaj sed kontra? malmulte da "?rivni" (kiel oni prononcas la ukrainan monon) vi povas lui tre komfortajn sun-litojn. Tamen atenton! Jalta suno rapide povas bruligi vian ha?ton!
De la okcidenta flanko de la promenejo, estas ankaŭ pluraj strandoj, denove pli-mal-pli ŝtonaj. En tiu parto de la promenejo oni povas aĉeti biletojn por ŝip-vojaĝoj - ekzemple al la belega kastelo "Hirunda nesto". En Esperanto-aranĝo"Aroma Jalto" oni preskaŭ ĉiam faras piedmarŝon tien, ofte kiel parton de la ekskurso al la fama Livadia Palaco, kie Churchill, Rooseveldt kaj Stalin diskutis kion fari post la fino de la dua mondmilito.

Parkoj
Jalto estas verda urbo, kie arboj abundas. Ne nur palmoj, estas ankau granda diverseco de arboj, arbustoj kaj floroj. Troviĝas pluraj malgrandaj parkoj, kie vi povas sidi kaj ripozi for de la varmeco, leganta libron aŭ nur alrigardanta la promenantojn. Aparte plaĉa parko situas je la okcidenta fino de la promenejo, de kie vi havos tre bonajn vidaĵojn al blua Nigra Maro. Per mikrobuso au trolebuso eblas viziti grandegan botanikan ĝardenon "Nikita". Aliaj estas "Alupka" kaj "Massandra", ofte en la programo de vizitoj en "Aroma Jalto"

Piedmarŝoj
Laŭ la Suda Marbordo, okcidente de Jalto eblas piediradi multajn kilometrojn. Ek de la Palaco Livada okcidente estas la "Cara pado"("Carskaja Tropa") de kie vi ĝuos elstarajn vidaĵojn de sur la klifoj. Kiam vi atingos Misĥor-on , tie estas Kablo-tramo, kiu suprenigos vin al la supraĵo de Monto "Aj - Petri", de sur kiu vi havos mirindajn vidaĵojn de la montaro kaj Nigra Maro.

"AROMA JALTO"
Mi jam dufoje partoprenis "Aroman Jalton" en 2003 kaj 2005, kaj enorme multe ĝuis ambaŭ. En 2006, ĝi okazos ek de la 29-a de Aprilo ĝis la 9-a de Majo, kiu kolizas bedaŭrinde kun la 87-a Brita Kongreso en Scarborough, (28-an de aprilo ĝis 1-a de majo) kaj ankaŭ kun aranĝo ?e "Kvinpetaloj" en Francio (29-an de aprilo ĝis 1-an de majo). Kiu diras ke nenio okazas en Esperantio??
"Aroma Jalto" havas tre bonan Esperanto-etoson. Partoprenantoj venas el pluraj landoj, ĉefe eŭropanoj, sed ankaŭ el Usono en 2003 kaj el Kanado en 2005. Estas pluraj bonegaj instruistoj de diversaj landoj, kaj riĉenhava programo de aranĝoj, ekskursoj, k.t.p.. La aranĝo okazos en la Ripozejo "Instruisto-U?itelj" kiu situas sur monteto super la urbo, sed nur 20 minutojn maksimume piediranta, aŭ per mikrobuso #7 ek de la trolejbus-Stacidomo a? de la centro, kie oni pli facile trovos sidlokon. Oni devas mencii, ke la vojo estas sufiĉe kruta tamen. Aŭtobusoj iras tien kaj reen sufiĉe ofte de la busstacidomo. Loĝejo estas sufiĉe moderna, se oni rezervas 2- aŭ 3-litan ĉambron kun lavabo, necesejo kaj duŝo. Vetero en tiu sezono de la jaro kutime estas sufiĉe varma. Klimato similas tiun de Nica en la suda Francio kaj Venezio en Italio. En 2005 tamen, estis almenaŭ 2 tagoj, kiam estis iomete malvarme aŭ pluvis, sed vi certe uzos pli ofte vian ban-kostumon ol vian dikan jakon!
Mi ?iam rekomendus kunpreni almenaŭ unu varman jakon kaj puloveron. Ankaŭ kompreneble kunpreni pluvombrelon, kaj poŝlampon. Tie, oni apenaŭ aŭdas la anglan lingvon ĉar tre malmultaj ĝin parolas. Ekster la Esperanto-komunumo, ege helpema estas la Rusa, kiun oni tie parolas, aŭ la Germana. Mi rimarkis tamen, ke multaj Ukrainianoj bone parolas aŭ nun lernas la Hispanan. Tion mi elkovris dum la tre interesa "Aligatorejo", kiam por partoprenantoj eblis praktiki aliajn lingvojn krom la denaska. Mi malĝojiĝis, pensante, ke mi estos devigata paroli en la Angla kun ili, sed male! Oni multe pli interesiĝis pri la Hispana, do mi iris al Ana Montesinos, kiu estis inundita de interesitoj, kaj ni ĉiuj babilis en la Hispana! Aliaj popularaj lingvoj estis la Germana, la Franca kaj la Rusa. Interesa ideo dum internacia aranĝo, ĉu ne?
EU-anoj ne plu bezonas Vizon, por eniri Ukrainion ĝis 3-monatojn, sed la vojaĝo tien ne estas facila. Ĉiam oni devas ŝanĝi aviadilon en Kijivo (ofte skribita "Kiev") por atingi Simferopolon, en la centro de Krimeo. Pro la kresko de intereso al "antaŭe nekonataj lokoj" tamen, vojaĝeblecoj feliĉe pliboniĝas, ĉiujare mi rimarkas. De Simferopolo, oni devas vojaĝi de flughaveno al la centro, por finfine atingi Jalton, au per trolebuso ( 60-jaraĝuloj ne devas pagi en ili! - havu pasporton pretan), sed ankaŭ per "mikrobusoj" (malgrandaj privataj aŭtobusoj) aŭ per taksio; ambaŭ estas pli rapidaj, ol la trolejbuso, sed oni devas pagi, kompreneble! Se hazarde via aviadilo alvenos en Simferopolon post la fino de la trolebus/ mikrobus-servoj, antaŭe sciigu "Aroma Jalto"- ĉefon Volodimir Hordijenko. Li trovos por Vi tranokti en Kijiv, aŭ rezervi ĉambron en flughavena hotelo "Paradiso" en Simferopolo; estos pli facile pluveturi al Jalto dum la tago. Se revenvoje, oni devas frumatene forflugi de Simferopol, rezervu ĉambron tie por via lasta nokto. La parko ĉirkaŭ la hotelo estas tre ĉarma, kaj bele lumigita vespere. Enestas pluraj teras-kafejoj, kie vi povas komforte ĝui vian lastan nokton en Krimeo. Almenaŭ unu foje oni devas vidi Krimeon kaj partopreni "Aroman Jalton" kompreneble. Mi deziras al vi tre ?uindajn feriojn en Jalto, kiam (ne "se") vi tien iros!


Legi pri urbo Jalto ( P. Moĵajev )



Hejma > Aroma Jalto > Impresoj pri Jalto
Valid HTML 4.01 Transitional Web Design - Avalance.info -
Hejma | Estas ni | Ekskursoj | Fotoj | Lernu kune! | Kontaktoj