Austin is frenez about Esperanto!
Impresoj pri sia unua ELNA-kongreso
Rakontas Ĵenja Amis
Tolerema, amikema, ribelema!
Se vi ŝatis mian servon, mia nomo estas Thomas Clinton, se ne - mi nomiĝas Fred", - diris la unua ŝoforo de Greyhound-buso, kiu veturigis nin de Atlanto al Aŭstino. Mi sincere ĝuas usonan humursenton, ŝercemon kaj (almenaŭ en la sudo) emon babili kun nekonatoj. En la vica haltejo iu viro demandis al mi de kiu urbo mi estas. "El Kievo." - "Kievo?" - la viro ŝajnis iom surprizita. - "Jes, Kievo". "Mia nevino loĝas en Odeso, kaj vi iom similas al sxi". "Odeso? Ukrainio?" - estis mia vico surpriziĝi. "Ne, Odeso, Teksaso"... Ŝajne en Teksaso oni povas trovi absolute ĉion, pensis mi. Kaj ŝajne estas tiel! La sola afero kiun ni ne trovis estas dolĉa glaciteo: malsimile al georgianoj, kiuj preferas dolĉan glaciteon, ŝajne teksasanoj trinkas nedolĉan glaciteon. Sed - mi deflankiĝis!
Kiam, post longaj horoj de vojaĝado, ni (mia edzo kaj mi) eliris el la klimatizita aŭtobuso, mi havis senton kvazaŭ mi troviĝus antaŭ harsekigilo. La aero estis varmega kaj seka, kaj la multegaj arboj en Aŭstino ŝajnis al mi vera miraklo! Kiel mi poste eksciis de la kongresanoj, multegaj teksasanoj volus vivi en Aŭstino, kaj por tio estas pluraj kialoj. Unue, multe da verdaĵoj (teksasanoj diras ke nun en Teksaso estas pli da arboj ol kiam oni nur ekloĝis tie), puraj akvo kaj aero - en Aŭstino estas multaj naturaj fontoj kaj malmulte da industrio. Due, la urbo mem estas juna (pro multaj studentoj de la fama University of Texas at Austin), tolerema, amikema kaj - ribelema, t.e. tute ĝusta por esperantistoj (mi tute ne atendis vidi en Teksaso tiom da glumarkoj sur aŭtoj, kinejoj ktp. kontraŭ Bush)! Dum niaj noktaj promenoj multaj junaj aŭstinanoj montris klaran intereson pri Esperanto kaj demandis multe pri la lingvo, kaj aŭstina gazeto pri kulturaj urbaj novaĵoj eĉ aperigis anoncon pri la ELNA-kongreso.
Malgraŭ ke la tekston proponis esperantistoj, la redakcio aldonis la frazon "Austin is frenez about Esperanto" - verŝajne, ili trovis tiun tradukon por "crazy" en la reto. Ni certe estis flatitaj!
Ni alvenis al Aŭstino ĵaŭdon posttagmeze, kaj, kvankam la kongreso komenciĝis nur sabaton matene, jam tiutage alvenis multaj kongresanoj. Iujn ELNA-membrojn mi jam konis interrete, pro komunaj konatoj aŭ dank' al ilia agado, kaj estis granda plezuro finfine konatiĝi kun ĉiuj persone. Laŭ mi, oni bonega elektis la kongresejon: la kristana (luterana) universitato Concordia estas sufiĉe granda ne nur por gastigi ĉiujn kongresanojn (ĉirkaŭ centon!), sed ankaŭ por doni grandajn ejojn por prelegoj, solenaĵoj kaj libroservo.
Ankaŭ la kosto estis sufiĉe modera laŭ usonaj normoj. Kune kun ni en Concordia kongresumis ankaŭ alia grupo - iu kristana junularo. Fine de la unua kongresa tago la gejunuloj kun evidenta plezuro diris al ni "Saluton!", "Kiel vi fartas?" je ĉiu renkonto.
La unua programero de la kongreso estis estrarkunsido, kiun rajtis partopreni ne nur estraranoj. Ĝi okazis unu tagon antaŭ la oficiala kongreso kaj daŭris sufiĉe longe - de la 8-a matene ĝis la 5-a vespere. Dum la konsido estis priparolitaj multaj gravaj organizaj aferoj - ekde la jara buĝeto de ELNA ĝis elekto de la nova direktoro kaj eventuala ŝanĝo de la nomo de ELNA. Tre bone impresis min la eldono de profesia vidbenda kurso "Pasporto al la Tuta Mondo" kun volontulaj kontribuoj de multaj homoj (kaj ne nur el Usono!), deziro kaj preteco eldoni Harry Potter (en Esperanta traduko) kaj aliajn librojn kaj ĝenerale la bona financa stato de la organizo. Por Ukraina E-Asocio eldonado de libroj eĉ ne estas konsiderata pro tro limigitaj financaj rimedoj - la jara kotizo estas 1-2 dolaroj, kaj tio inkluzivas etan publikaĵon kaj adreslibron.
Vizitanto el la jaro... 1861!
La interkona vespero okazis vendredon vespere, en la formo de bankedeto, kun bongustegaj "fingromanĝaĵoj", fruktoj, punĉo ktp. La Solena Malfermo okazis sabaton matene, kun salutoj de partoprenantoj, prezento de honoraj gastoj, emociplena prelego pri E-literaturo kaj diversaj amuzaĵoj, kaj la granda halo de la universitato estis plenplena. Tuj post la Solena Malfermo la tuta kongresanaro eternigis sin per komuna fotado. Estis malfacila tasko trovi tempospaceton inter la aktivaĵoj por viziti la libroservon - tamen, kiel poste raportis Joel Brozovsky, ĝi estis la plej sukcesa libroservo dum multaj jaroj! La kongresa programo estis vere densega - oni devis elekti unu el kelkaj (ĝis kvar!) samtempaj programeroj, kaj post nur kelktaga kongreso mi ial havis la impreson ke ĝi daŭris multe pli longe - ukrainaj aranĝoj kutime ne estas tiel "densaj".
La honora gasto de la kongreso estis Edwin de Kock, Sud-Afriko/Usono, fama E-poeto, kritikisto, esperantologo, misiisto, redaktoro, profesoro kaj teologo. Alia gravaj gastoj estis Laŭlum - ĉina esperantisto, fama pro siaj multaj tradukoj de ĉina literaturo kaj lernolibroj (ili haveblis en la libroservo) kaj gesinjoroj Grattapaglia, famaj pro sia bonfara agado: ili volontulas en infanprotekta eduka institucio Bona Espero en Brazilo. Iliaj prelegoj altiris plej multe da kongresanoj. La rekordulo de la kongreso estis Haruo Ros - li faris ok prelegojn!
Pro manko de spaco mi ne povas rakonti pri ĉiuj prelegantoj, sed unu prelegon ne eblas ne mencii - "Vizitanton el 1861", kiu sendube estis la plej nekutima. La "vizitanto" (lin ludis Filipo Dorcas) estis metodista pastro kiu rakontis pri sia malfacila vivo. Li portis faman teksasan nigran ĉapelon kaj dikan mantelon kaj havis malnovegajn Bibliojn, volvitajn en ŝtofo. Ni eksciis de li pri Teksaso, pri la vivo de rajdantaj metodistaj pastroj (ekzemple, ke ilia averaĝa aĝo estis nur 28 jaroj aŭ ke ili ne rajtas forpreni la mantelon eĉ en varmegaj teksasaj someroj), pri la rilatoj inter blankuloj kaj nigruloj en 1861 en Teksaso kaj multajn aliajn aferojn. Filipo ludas tiun rolon dum historiaj festivaloj, kaj li ĉiam donis respondojn eĉ al la plej malfacilaj demandoj.

Fine de la la unua kongresa tago okazis vera bankedo kun amuza aŭkcio. Poste la "kaproj" dividiĝis disde la "ŝafoj". La "ŝafoj" restis por spekti la filmon "La horoj", kaj la "kaproj" (inkluzive ankaŭ vian aŭtorinon) foriris al la "drinkeja promeno" - la organizantoj zorgeme indikis la "drinkejan itineron" sur la mapo en la kongreslibro (pro tio ke la kongreso okazis en kristana [evangeli-luterana] universitato, oni ne rajtis trinki eĉ vinon aŭ bieron en la kongresejo). Estis interesa sperto promeni laŭ la brile lumigitaj noktaj stratoj de Aŭstino, kiu laŭ la kvanto de kafejoj, restoracioj kaj diskotekoj rememorigis al mi Amsterdamon (sed tute sen maldecaĵoj!). Oni nomas Aŭstinon ĉefurbo de la viva muziko - kaj ĝuste tiel estas! Viva muziko aŭdeblas ĉie: en la diskotekoj, kafejoj kaj eĉ simple sur la stratoj! Kiam oni promenas laŭ la aŭstinaj stratoj, oni povus pensi ke oni klimatizas la aeron ankaŭ surstrate - la pordoj de la kafejoj estas malfermitaj, kaj malvarmigita aero eliras eksteren.
Bonan vesperton!
La dua kongresa ekskurso estis eĉ pli interesa ol la unua: temis pri la vizito al la fama ponto de Kongresavenuo, kiu fariĝis la plej granda urba vesperta "komun-loĝejo" en Norda Ameriko! (legu pli en Kontakto 207, 2004:3; video-prezento pri vespertoj, kiun faris dum la kongreso Scott Redd, troveblas ĉe
href="http://ek2005.retservilo.com/ ). ĉiujare al Aŭstino venas pli ol miliono da libervostaj meksikaj vespertoj (komparu: en la urbo mem loĝas nur ĉ. 650 mil homoj!) - do, ĉiujare naskiĝas en Aŭstino almenaŭ 750 mil vespertidoj. Interese ke la la vespertoj kiuj venas al la urbo estas plejparte inaj, kaj ke la idoj pezas ĉ. trionon de la pezo de sia patrino. La vespertoj-patrinoj trovas siajn idojn inter centoj da miloj de aliaj vespertidoj laŭ iliaj sonoj kaj odoroj.
La aŭstinanoj amas siajn vespertojn. Vi povas trovi bildojn kaj statuojn de vespertoj ĉie (eĉ aŭstina hoke-teamo nomiĝas "Ice Bats"), kaj centoj da turistoj ĉiutage iras al tiu ĉi ponto por rigardi vespertojn. Nun eĉ malfacilas kredi ke aŭstinanoj ne ĉiam estis tiel amikemaj al ili. Kvankam tiuj ĉi bestoj ĉiam loĝis en Aŭstino, en 1984 al la urbo venis multege pli da vespertoj ol kutime. Ili trovis bonegan loĝejon en la kuniĝoj de fresx-renovigita aŭstina ponto. Multaj urbanoj tiam ne komprenis ke vespertoj estas utilaj kaj amikaj bestoj kaj ektimis ke ili povas transdoni malsanojn kaj do ĉiel provis forigi la vespertojn el la urbo… Sed - feliĉe por la urbo kaj la vespertoj - en 1986 al Aŭstino venis la organizo Bat Conservation International, kiu komencis grandan eduk-laboron kaj sukcesis klarigi al aŭstinanoj ke vespertoj portas neniom da malbono, kaj la bono de ilia ĉeesto estas vere grandega: ili ja manĝas tunojn da insektaĉoj kaj tiel helpas agrikulturon, jam ne parolante pri kroma turisma mono kaj laboroj! Esperantistoj kun intereso babilis kun la "vespertaj tradukistoj" - volontuloj el BatCon.

Hey, Esperanto, shut the &!*# up!
Post la vespertoj, ĉiuj dezirantoj povis iri al la kinejo por spekti la (fi)faman filmon "Incubus" (tiun tagon kaj tempon la organizantoj de la kongreso speciale aranĝis ĉe la kinejo!). La kinejo "Alamo" mem estas tre vizitinda kaj, evidente, tre populara en Aŭstino. ĝi ne estas kutima kinejo - jam ekde komenco oni povas tion vidi laŭ la granda kvanto de pacifistaj kaj kontraŭregistaraj sloganoj en la vestiblo. La biletoj tie ne estas multekostaj ($6), kaj eĉ estis ioma vico por eniri. ĉe la eniro ĉiu vizitanto ricevis senpage glason da glaciakvo, kaj krome tie (eĉ dum la filmo) eblis mendi manĝaĵojn kaj bieron (la prezoj estis tute akcepteblaj). Tiuj, kiuj iam spektis "Incubus", certe komprenas kial la kinejo foje eksplodis pro la ridego de esperantistoj... Jen nur kelkaj perloj: "Mia viĵago" (t.e. "mia vizaĝo"); "ho, mia pajdo" (t.e. "mia piedo"), "malsupriin, malsupriin" (t.e. "malsupren"), "ĉu vi volas nagi kun mi" (t.e. "naĝi") ktp. Tamen, eĉ toleremaj aŭstinanoj ĉi-foje ne eltenis. Post aparte laŭta kaj longa ridegado (kun iuj aŭdeblaj flank-komentoj), iu finfine kriis: "Hey, Esperanto, shut the &!*# up!", sed tuj poste iu alia aldonis "'shut up' would be enough"!
Post la filmo ni veturis al la ŝtatkapitolo. Ĝi estas ne nur tre bela - evidentiĝis ke ĝi estas la plej granda ŝtatkapitolo en la tuta Usono! Interese ke granda parto de la kapitolo estas... sub la tero - kaj eblas eĉ vidi parton de ĝi. Super la kapitolo flugis la jam konataj al ni vespertoj. Sxajne usona "maksimumismo" estas eĉ pli granda en Teksaso - ja ĉio en Teksaso ŝajnas granda - eĉ tasoj de kafo en kafejoj ŝajnis al mi absolute enormaj. Ja la ŝtato mem estas enorma - pli granda ol la tuta Ukrainio, kiu cetere estas la plej granda lando en Eŭropo, ne enkalkulante Rusion.
Por la lasta duontago kaj la fermo de la kongreso restis relative malmultaj homoj. La poemo de Laŭlum pri Aŭstino kaj la kongreso (ĝin laŭtlegis Russ Williams, ĉar la aŭtoro ne povis resti por la fermo) kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn, kaj mi sincere esperas ke ELNA-kongreso iam baldaŭ denove okazos en Teksaso - ŝajne, mi ĉiam serĉos la kialon viziti la Ŝtaton de la Sola Stelo denove!
Mi kore dankas ĉiujn organizantojn pro la bonega organizado kaj kreado de unika etoso dum la kongreso!
Ekskursoj >
Vojaĝoj >
Austin is frenez about Esperanto!