Urbo Berdjansk
Rakontas Katerina Semionova
Urbo Berdjansk troviĝas ĉe Azova maro kaj havas ĉirkaŭ 115 miloj de loĝantoj. Somere kvanto de homoj ĉitie multobliĝas pro turistoj. Plaĝoj, multaj ripozejoj kaj sanatorioj allogas homojn el diversaj regionoj de Ukrainio kaj aliuj landoj.
Azova maro estas, verŝajne, la plej malprofunda maro en mondo - meza profundeco estas ĉirkaŭ 7 metroj. ĉe marbordo la akvo somere varmiĝas ĝis 23 - 26 centigradoj, kio tre plaĉas al ripozantaj homoj. Vintre, kontraŭe, la akvo en golfo glaciiĝas kaj ĉe bordo eblas promeni laŭ maro, kiel laŭ la strato.
En urbo estas marhaveno (logike, ĉu ne?) kaj ĝuste apud marhaveno komenciĝas unua urba plaĝo. Se vi volas naĝi en maro, vi povas elekti urbajn plaĝojn aŭ viziti terlangon. La terlango ( longa mallarĝa duoninsulo) estas unika natura kreaĵo kaj ĝuste ĉitie estas la plej puraj plaĝoj, la plej freŝa aero, la plej multekostaj ripozejoj. Iom maloportuna estas neceso veturi tien per buso dum 30-40 minutoj, tamen por veraj turistoj tio ne estas problemo.
En fino de terlango estas 23-metra blanka lumturo kaj tombejo de dronintaj ŝipoj. Se vi ŝatas fiŝkaptadi, eblas tion fari de dambo* aŭ eĉ de bordo de dua urba plaĝo ( tio nomiĝas " fiŝkaptadi de ŝtonoj"). Pli ol 70 specoj de fiŝo loĝas en Azova maro. La plej grandaj naturaj rezervejoj- insuloj Granda kaj Malgranda Dzendzik, insuletoj de arkipelago Astapiha, iom de senhoma teritorio de terlango- estas lokoj kie loĝas kaj nestas diversaj specoj de birdoj, erinacoj, leporoj, serpentoj, ktp.
La ĉefa placo de urbo troviĝas ĉe maro kaj pro tio nomiĝas Primorskaj,( se traduki esperante - "Apudmara"). ĉitie estas multe de kafejoj, vendejoj, distraĵoj por turistoj. ĉiusomere en urbon venas parko de atrakcionoj* kaj funkcias granda Akvoparko.
Estas interesa monumento honore al fiŝkaptistoj, kiu troviĝas ankaŭ sur Primorskaja placo. Monumento montras kiel du fiŝkaptistoj batalas kun du grandegaj fiŝoj en ondoj de ŝtorma maro. Amuze, sed la plejmulto de lokaj loĝantoj nomas tiun kreaĵon "monumento honore al brakonjeroj".
Lasttempe sur ĉitiu placo aperis kelke da vidindaĵoj, apud kiuj tre ŝatas fotiĝi turistoj. Unu el ili estas suna horloĝo, sufiĉe granda kaj vere funkcianta.
Eble, pleje oni ŝatas monumenton honore al gobiuso (bildo #). Gobiuso estas fiŝo, kiu tre abundas en Azova maro, kaj dum malfacilaj jaroj ĝi helpis al multaj loĝantoj de urbo saviĝi de malsateco. La monumento ĝuste tiel nomiĝas: "Honore al gobiuso-savanto". La plej kuraĝaj turistoj sidiĝas sur vosto de fiŝo kaj ricevas sufiĉe originalaj fotoj. Krome, vi povas fotiĝi sidante ĉe "fotelo de deziroj". Oni diras, ke tiu ĉi fotelo troviĝas en la loko kun tre forta pozitiva energio kaj se ion ekdeziri ĉitie, tio devas nepre plenumiĝi.
Sur Gorkogo strato troviĝas torpedŝipo, starigita en 1975j., dum festado de 30 jara jubileo de Venko en Granda PAtruja milito. La monumento rememorigas al ni pri heroismo de Azova milita ŝiparo.
Se vi interesiĝas pri historio, vi povas veni en muzeon de Venko kaj Regionografian muzeon, kie oni havas tre abungajn kaj interesajn kolektojn. Ankaŭ mi rekomendas viziti artan muzeon je nomo de Brodskij - multe da bonaj impresoj estas garantiitaj (se vi ŝatas pentraĵojn, desegnaĵojn kaj similajn belaĵojn).
Berdjanska ŝtata pedagogia universatato estas la plej granda universitato en urbo. Sur la foto vi povas vidi ĉefan ejon. Pli frue ĉitie estis vira gimnazio.
Venontjare Berdjansk festos 180-an jubileon.
En la urbo estas Esperanto-klubo "Verda mevo".
Utilajn telefonnumerojn:
+38 (06153) 36423 - urba busa stacidomo;
+38 (06153) 61255 - urba fervoja stacidomo;
+38 (06153) 050 - taksio.
Ekskursoj >
Urboj de Ukrainio >
Berdjansk