на русском

 
 
   

Subscribe.Ru
ULEJ_Dissendolisto_www.ulej.org.ua

Anekdotoj


Paciento al kuracisto:
-Pardonu, ke mi vokis vin dum ĉitiu terura pluvego!
- Ne gravas, en najbara domo loĝas ankoraŭ unu mia paciento, do, mi samtempe mortigos du leporojn!

Sur stratkruciĝo staras du milicistoj kun malgajaj vizaĝoj. Preteriranto demandas ilin:
- Kio okazis?
- Nia serĉhundo perdiĝis…
- Sed la serĉhundo certe trovos la vojon ĝis milicejo.
- Jes, HUNDO trovos…

Patrino kun filo en zooparko ĉe kaĝo kun elefantoj; patrino rakontas:
- La elefanto dum tago formanĝas 10 kilogramoj da bananoj, 10 kg da ananasoj, 10 kg da pomoj...
- Panjo, ĉu vere ĝi ĉion tion formanĝos?!
Servanto de zooparko, kiu laboris apude:
- Certe formanĝos, tamen kiu donos ĉion tion al ĝi!

Etulino demandas patrinon:
- Kial bombono nomiĝas "Pometo"?
- Ĉar ene estas peceto de pomo.
- Sed kio estas ene de bombono "Kis-Kis"?

sendis K. Semjonova

Aldonu viajn anekdotojn!
Ili bonvenas al oficejo @ ulej.org.ua kun temlinio "Anekdotoj".

Lernu kune! > Humuro > Anekdotoj
Valid HTML 4.01 Transitional Web Design - Avalance.info -
Hejma | Estas ni | Ekskursoj | Fotoj | Lernu kune! | Kontaktoj