De kelkaj jaroj minimume unufoje en la jaro ni partoprenas E-aranĝojn ekster orienta pola limo. Maje 2003 okazis AROMA JALTO en Krimeo organizita per Ukraina Esperanto-Asocio. Niaj gekolegoj pli frue vojaĝis al Buchara kaj Samarkanda, sed nin tiam tentis "Parizo kun vizo". Hodiaŭ estas inverse, sed ni devas rapidiĝi por ekvidi originalajn antikvaĵojn de Oriento ĝis kiam ĝi ruiniĝos.
Pejzaĵoj de Krimeo estas belegaj kaj prezoj ĝis nun favoraj por pola poŝo. Bonkora loĝantaro volonte helpas eksterlandanojn, kiuj fartas iomete perdiĝintaj en nekonata loko. Kono de la rusa lingvo multfoje helpis nin, ĉar ĉiĉeronoj en muzeaj objektoj bedaŭrinde ankoraŭ ne parolas esperanton....
Ni vojaĝis Simferopolon dekope kaj pro tio havis 40%-an rabaton de fervoja bileto /sufiĉas eĉ 6 personoj/. La vojaĝo de Bjalistoko ĝis Jalto daŭris preskaŭ 2 diurnojn. Dum 2-hora paŭzo en Kievo la vagonon ne revenis akurate 10 personoj kaj ili poste "postkuris" nin 3 horojn per la trajno al Sevastopolo. Bone, ke ekzistas poŝtelefonoj...
Ripozejo, en kiu okazis aranĝo, troviĝis ekstere de Jalto, sur montopinto en arbaro. AROMAN JALTON oficiale partoprenis 77 personoj el 9 landoj, sed sur la komuna foto mi nombris nur 39 "kapojn". Kiom da homoj fakte partoprenis?..
Esperantistaro el iama Sovetunio estas pretaj akcepti la plej modestajn kondiĉojn de loĝado, sed okcidentaj kaj orientaj modeloj de "minimumo" estas diversaj. Ĉi-jara printempo malfruiĝis kaj venis Krimeon kune kun ni. Okcidentanoj ektimis de malvarmajn ĉambrojn kaj mankado de varma akvo. Ili ekloĝis en la centro de Jalto kaj fakte venis kongresejon per taksio nur por partopreni Ĉe-semianrion... Aliaj pro ŝparado ekloĝis en la proksima vilaĝeto. Poloj vole-ne-vole aprobis kondiĉojn kaj restis en la ripozejo. Jam komence interligo de la aranĝo estis rompita. Malmulte da homoj partoprenis devigajn ĉiutagajn matenajn anonckunvenojn.
Al ni tre plaĉis matenaj E-kursoj (3-gradaj). Geinstruistoj estis perfektaj kaj lecionoj okazis simple sur la placeto apud la ripozejo, sub la varma krimea suno. Unuajn noktojn ni dormis kovritaj per 4 piedkovriloj do matena suno estis vere bezonata por bona humoro. Seminarioj de Ĉe-instruistoj okazis en "siberiaj kondiĉoj" de malvarma akceptejo.
Posttagmeze oni planis por ni turisman programon. Pro la situo de nia ripozejo perpieda alveno kie ajn estis tre embarasa. Ni preskaŭ ĉiutage luis buseton (marŝrutko - nova E-vorto kreita dum AROMA JALTO) por movigi senprobleme kaj vere malmultekoste. Ni piedmarŝis kaj ŝipiris al Hirunda Nesto (simbolo de Krimeo), ni telferis por ekvidi ĉirkaŭaĵon el la montopinto Aj-Petri. Ni eĉ rajdis kamelon en tatara tendaro. Bonvenigis nin Baĥĉysaraj -iama ĉefurbo de krimeaj tataroj kaj Ĉufut-Kale - roka urbo de Karaimoj . La 9-an de majo ni ekvidis tradician paradon de venko en Sevastopolo. Ĉarmis nin palacoj en Alupka, Livadia, Massandra sed precipe la naturo de Krimeo. La suno laboris eĉ tro multe: ne pluvis kaj restante la tutan tagon ekstere de domo ni sunbruniĝis tre rapide (kaj dolore!).
Vespere dormemaj pro laceco ni renkontiĝadis en malvarma manĝejo. Pro akurateco ekfamis nur poloj. Aliaj horon de komenco traktis tre konvence: tio estis kaŭzo de multaj seniluziĝoj. Organizantoj demonstris stoikecon kaj eble ne komprenis pro kio ni kapricas. Vespera kulturprogramo tre ofte estis improvizita, malmulte da personoj frekventis ĝin. Amuziĝis nur la grupeto, kiu bonege posedas la lingvon. Kiel perletoj por ĉiuj okazis vesperaj gitarkoncertoj de Paŝa Moĵajev kaj Aleksandro Koval.
Por tiuj, kiuj noktomeze ne estis dormemaj la artprogramo daŭrigis ĉe lignofajro en najbara arbaro. Oni kantis ne nur esperante, sed ankaŭ ruse, pole, ukraine... Tiu nokta, lignofajra etoso vere proksimigis homojn: ofte babilado estis rompita per rido kaj ŝerco. Ĉiuj partoprenantoj longe memoros lunon kaj stelojn brilantajn sur la nokta krimea ĉielo.
La dua simbolo de AROMA JALTO - arta verda krokodileto fartis bonege kaj sukcesis travivi vojaĝon al Bjalistoko. Nun ĝi loĝas en E-Centro kaj observas E-vivon en Pollando.
Dum la longa reenvojaĝo ni diskutis pri niaj impresoj kaj ĉiuj interkonsentis, ke valoris vojaĝi Krimeon! Nia forto estis: 10-opa grupo, escepta harmonio de vidpunktoj kaj deziro ekvidi la plej multe. Beleco de Krimeo venkis ĉiujn malfacilaĵojn. Ekz. aĉetado de reentrajnbiletoj en Pollando estas facila afero, sed ne estas komputilaj ligoj por rezervi ĝustan reen dormolokon en la vagono unu vagono, (ne tuta vagonaro!), kiu 1-foje en la semajno veturadas de Simferopolo al Varsovio. Veriĝis la proverbo: "Kie diablo ne sukcesas tien sendas virinaĉon". Pro manko da bileto ni "kontrabandis" usonan esperantiston Davidon, kiu en la lasta momento decidis vojaĝi kun ni Varsovion, ĝis Kievo. Tien, en nova vagonaro li sukcesis ricevi bileton. Delikateco ne permesas rakonti kun kiom da personoj Davido "dormis" survoje pro manko da propra loko!
Por la venonta jaro organizantoj planas "VELURAN JALTON" septembre. Ne perdu okazon!
El la lulilo de Esperanto
Nina Pietuchowska kaj Eła Karczewska
Bjalistoka E-Societo
Pola grupo en Jalto.
Esperanto, bela Esperanto.
Esperanto, lernu ĝin kun ni.
Lernu pri Aroma Jalt'
Lernu pri Aroma Jalt'
Aroma Jalt' - Aroma Jalt',
Aro-ma Jal-to!
La tradicia aranĝo de ukrainiaj esperantistoj "Aroma Jalto 2003" okazis ĉi jare en Krimeo, en turbazejo "Lastoĉka" ("Hirundo") en la montoj apud Jalto.
La modelo de la renkontiĝo celis doni al ĉiuj esperantistoj praktiki kaj progresi en la lingvo. Matene okazis lingvaj kursoj de 3 gradoj:
Internacia karaktero de la partoprenantaro kaj sufiĉa kvanto da spertaj esperantistoj rezultis je apero de nova verda respubliko kies lingvo estis Esperanto. Kaj por instruemaj homaj estis intrersaj kaj utilaj seminarioj por eduko de Cseh-metodaj instruistoj: A-seminarion gvidis Ewa Bondar (Pollando) kaj C-seminarion - Atilio Orellana Rojas (Argentino-Nederlando). Post la seminario en nia Esperantujo aperis pli da novaj Cseh-instruistoj.
Al la sukceso multe kontribuis la naturo: freŝa monta aero, senlima Nigra Maro kaj vekiĝanta Krimea flaŭro. Ne estas surprizo, ke en tiu emociiga etoso la partoprenantoj ravis unu la alian per siaj kantoj, dum koncertoj de Vladimir Soroka, Pavel Moĵajev, Aleksandro Koval. Vi povis konvinkiĝi, ke geesperantistoj estas tre gajaj kaj spritaj dum Interkona vespero kaj poste - KGS (klubo de Gajaj kaj Spritaj) - ambaŭ gvidis Katerina Semjonova. Dum KGS konkuris la teamoj de Konstantin Demjanenko kaj Aleksandro Koval kaj venkis la unua.
Sed ne mankis la aranĝoj por cerbumemaj gesamideanoj. La lastaj sukcesis provi siajn intelektajn fortojn dum la Intelektaj ludoj (Tatjana Aŭderskaja). Tri teamoj konkuris, solvante la diversajn intelekteman taskojn, respondante la diverstemajn demandojn kaj gajnis la teamo "Intelekt-bando" el Belorusio (kapitano Alla Fridman, Gomel).
Dum ĉiu vespero funkciis la librobutiko (T. Aŭderskaja), kie ni povis akiri diversajn esperantajn librojn, bildkartojn, insignojn ktp.
Por plivastigi siajn horizontojn la aromajaltanoj partoprenis Universitaton. Atilio pasie, gaje kaj brile rakontis pri lingvo de korpo. Li konkludis, ke ofte dum esperanto aranĝoj okazas miskomprenoj ĝuste pro nescio de la vera senco de neverbala leksiko. Irina Gonĉarova kaj Tatjana Aŭderskaja rakontis pri didaktikaj ludoj kaj ankaŭ praktikis ilin. La historio de nia movado kvazaŭ iris antaŭ niaj okuloj kiam ni aŭskultis la rakonton de jaltano Jefim Zajdman pri esperanto-pioniroj en Jalto. Por la partoprenintoj de Aroma Jalto estis surprizo konatiĝi kun la nepino de Nina Ĉajkovskaja kaj Woldemar Langle - Monika Langle (Svedio).
Kvankam nia bazejo estis for de Jalto, preskaux ĉiutage okazis ekskursoj al la vidindaĵoj de Krimeo - Livadia palaco, Hirunda Nesto, monto Aj-Petri; Masandra palaco kaj Nikita Botanika Ĝardeno.La printempo ĉijare okazis nekutime malvarma, kaj ni sukcesis vidi la ĵus renaskiĝantan naturon.
Tre aktivis pola grupo el Bialistoko (gvidis Eła Karczewska kaj Nina Pietuchowska). Ŝajnas, ke ili sukcesis vidi ĉiujn vidindaĵojn de Suda Bordo de Krimeo, ankaŭ la palacon en Baĥĉisaraj. Dum vespero de komuna kantado kaj apud la lignofajro ofte sonis la kantoj el libreto, kiun polaj geamikoj donacis al ĉiuj dezirantoj. Ankaŭ estis neforgesebla la kvizo pri Esperanto-historio: preskaŭ ĉion sciis Paŝa Moĵajev, kiu forprenus ĉiujn prizojn. Tamen la aldonajn prizojn oni rajtis donaci al siaj geamikoj, tial ĉiu restis vere kontenta.
Pri la lignofajroj necesas diri aparte. Ĝi okazis preskaŭ ĉiunokte. Kaj la fajrejo troviĝis iom for de la bazejo. Tial nokte oni devis iri laŭ longa vojo, laŭ krute-kurba ŝtuparo, laŭ ŝtonozaj padoj inter la rokoj, tenante unu la alian por ne perdiĝi. Finfine ni atingadis la fajrejon, kie baldaŭ aperis la lignofajro, dancis la fajreroj, eksonis la kantoj sub gitara akompano. Dum la nokto ni povis aŭdi la kantojn en la rusa, pola, ukrainia kaj belarusa lingvoj.
Sed dum la aranĝo regis lingva disciplino. Kaj tradicie por tiuj, kiuj malobeis la disciplinon, ĉiumatene estis preta ludilo-punkrokodilo, kiun oni surkoligis por la tuta tago al plej eminenta krokodilo.
Estis interesa fakto: dum la aranĝo naskiĝis neologismo "marŝrutko" - buseto, iranta laŭ certa itinero. Tiu vorto, interalie, tre plaĉis al polaj geamikoj. Kaj vere, "marŝrutkoj" iĝis la plej populara transportilo dum "Aroma Jalto 2003".
Dum adiaŭo sonis la populara inter ekssovetiaj esperantistoj kanto de V. Soroka "Ni renkontiĝos" kaj "Amiko mia, adiaŭ". Iam larmoj en la okuloj de forveturontoj pli ol la vortoj elokventis, ke en estonta jaro ni renkontiĝos en "Aroma Jalto 2004". En nia verda respubliko. Nia kara Esperantujo apud la nigra maro.
La turistemaj geamikoj havis eblecon dum 2-taga turista marŝo viziti la akvofalon "Ĝur-Ĝur". Kaj post la aranĝo estis planata ankoraŭ unu 3-taga turista marŝo en montoj (gvidis Vjaĉeslav Katin kaj Miĥail Ĵdanov). Por aŭgusto estas planata semajna marŝo laŭ Suda Bordo de Krimeo. Vere, indas viziti tiun ĉarman lokon almenaŭ unu fojon en la vivo!