на русско? border=

 
 
   

Subscribe.Ru
ULEJ_Dissendolisto_www.ulej.org.ua

La 19-a Esperanto-festivalo "Aroma Jalto"

Aromo JaltoUkrainiaj esperantistoj invitas vin viziti la plej belan urbon de Ukrainio. Ĉi tie vi ripozos anime kaj fizike. En E-etoso, inter belegaj pejzaĝoj vi rememoros pri paradizo. Tio estas "Aroma Jalto" - tradicia Esperanto-festivalo.

Tempo: 29.04-09.05.2007

Loko: Ukrainio, Krimeo, fama kuracloko Jalto

Programo: Seminario por Esperanto-instruantoj; lingvaj diversgradaj kursoj; Universitato; ekskursoj, piedmarŝoj; koncertoj; Klubo de gajaj kaj spritaj(KGS)? Detala programo

Aktualaj prezoj:
Loĝado: en 2-litaj ĉambroj kun luksaĵoj, kontraŝ 9 EUR; en 3-litaj ĉambroj kun luksaĵoj, kontraŭ 8 EUR; en 4-litaj ĉambroj kun luksaĵoj, kontraŭ 7 EUR; en 4-5-litaj ĉambroj sen luksaĵoj, kontraŭ 5 EUR.

Manĝado en la bazejo estas 3-foja, kontraŭ 8 EUR; aparte unu manĝo, kontraŭ
3 EUR. Aliĝkotizo (EUR):

  Ĝis 01.03.2007 surloke
Ukrainio 4 6
Ekssovetio 6 10
B-landoj 15 20
A-landoj 20 30

Kontribuantoj al la programo havos rabaton laŭ interkonsento.
Aliĝilo
Lingva ordo. Tradicie severa. Nulaj komencantoj ne estas akceptataj. Dum la registrado ĉiu partoprenanto memstare plenigas la aliĝilon kaj respondas simplajn demandojn.

La organiza komitato:
Volodimir Hordijenko, Kijiv - ĉeforganizanto, loĝado, sportaj aranĝoj.
Atilio ORELLANA ROJAS, Den Haag - la seminario por E-instruantoj.
Michela LIPARI, Roma - Universitato.
Marta KOVACS, Budapest - perfektiga grupo.
Konstantin Demjanenko, Berdjansk - interkona vespero, KGS, aktualaĵoj.
Aleksandro Koval, Gomel - paroliga grupo, interkona vespero, KGS, koncerto.
Oksana Palivoda, Kijiv- komencanta grupo.
Anna Dubrovina, Kijiv - informtabulo, librotenado.
Jelena Snigirjova, Jalto - ekskursoj.
Vjaĉeslav Katin, Jalto - piedmarŝoj, lokaj zorgoj.
Miĥail Ĵdanov, Jalto - ornamado, artaĵoj, lokaj zorgoj.

La aliĝkotizon bonvolu sendi al Volodimir Hordijenko ĝis la 1-a de marto 2007.
UA-01133, Kijiv-133, p.k..35;
tel./fakso (044) 285 17 01
Rete: volodimir_h#yahoo.com
La 2-an informleteron ricevos aliĝintoj.
Bonvenon!
Legi pli pri urbo Jalto
Impresoj pri Jalto
Legi pri "Aroma Jalto" - 2006

Hejma > Aroma Jalto
Valid HTML 4.01 Transitional Web Design - Avalance.info -
Hejma | Estas ni | Ekskursoj | Fotoj | Lernu kune! | Kontaktoj